![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ĝermolisto de francaj esperantistoj#Maurice Clavel. |
Maurice Clavel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Maurice Clavel | |||||
Naskonomo | Maurice Jean-Marie Clavel | ||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1920 en Frontignan | ||||
Morto | 23-an de aprilo 1979 (58-jaraĝa) en Asquins | ||||
Tombo | Vézelay ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | Supera normala lernejo ![]() | ||||
Partio | Kuniĝo de la Franca Popolo ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto scenaristo membro de Franca rezistado filozofo ĵurnalisto reĝisoro ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maurice CLAVEL ([Moris Klavel] ; naskiĝis la 10-an de novembro 1920 en Frontignan (Hérault), mortis la 23-an de aprilo 1979 en Asquins (Yonne)) estis franca verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo.
Li naskiĝis en familio de malgrandaj komercistoj de Langvedoko, politike dekstruloj, kaj li aktivas en la partio Parti populaire français (faŝista franca partio).
En la lernejo École Normale Supérieure de Parizo li amikiĝas kun la rojalisto Pierre Boutang. Tiu-ĉi instigas lin kunlabori kun Marŝalo Philippe Pétain en la Reĝimo de Vichy. Li konsentas, sed rapide elreviĝas pri naziismo, kaj dungiĝas en la franca rezistado en 1942. Post la Liberiĝo, kvankam ĉiam partizano de Charles de Gaulle, li defendas Robert Brasillach kaj Pierre Drieu La Rochelle.
Kun Henri d'Astier de La Vigerie kaj André Figueras, anoj de la rezistado, li fondas la katolikan semajngazeton L'Essor en 1946; li verkas teatraĵojn: Les incendiaires (1947), La Terrasse de midi (1949), kaj Malmaseda (1954), kiuj estos malsukcesoj.
En 1947 li verkis sian unuan scenaron de filmo: Le beau voyage (la bela vojaĝo) realigita de Louis Cuny. Li verkos aliajn kinartajn scenarojn kaj dialogojn inter 1947 kaj 1971.